mercoledì 14 marzo 2012

La programo de IJF 2012: Prezentadoj

Multaj projektoj kaj Asocioj prezentos sin dum IJF.
Uzu ĉi tiu okazo por koni ilin kaj peti informojn!


CENTRO POR ESPERANTO KAJ INTERKULTURO - MAZARA DEL VALLO:


Retejo: http://www.esperanto.it/cei/index-eo.php

Kiel eblas ke en Sicilio pli ol 500 lernejanoj nun lernas esperanton? Jen bona okazo por scii pri tio!
Centro di Esperanto e Intercultura / Centro por Esperanto kaj Interkulturo aktivas ekde januaro 2012 en Mazaro de l' Valo (Mazara del Vallo), en la insulo Sicilio kie okazos la Kongreso de Esperanto en Italujo 2012.

Michael Boris Mandirola estas IEJ estrarano kaj vicprezidanto de TEJO, nuntempe respondecas pri la eksteraj rilatoj de TEJO. Li estas dum sia sesa jaro en la Itala estraro, krome estas estrarano de Itala Esperanto-Federacio (FEI)


KOSMO STRATEGIO Ltd:
Retejo (nune ĝisdatiĝanta): www.kosmo.eu.com



Subvencioj por Esperanto-agado? Ĉu vi ne kredas???

Partoprenu en la prezentkunsido de Kosmo, kaj vi ŝokiĝos per la pluraj eblecoj...
Plie, vi ankau malkovros ke entreprenemo kaj Esperanto ne estas foraj konceptoj!
Kosmo Strategio Ltd. estas skota firmao kiu naskiĝis por trovi rimedojn por financi la strategiajn prioritatojn de la Esperanto-movado. Kosmo laboras sukcese kun asocioj, universitatoj, firmaoj, unuopuloj kiuj estas interesitaj partopreni en Eŭropaj projektoj kaj ĝi aktive proponas projektojn pri junularo, kulturo, edukado, homaj rajtoj, interŝanĝoj, trejnado, ktp.
Jam preskau 200.000 € akiritaj por la Esperanto-movado!
Venu malkovri la eblecojn financi viajn projektojn!

Francesco Maurelli estas kun-fondinto kaj kun-direktoro de Kosmo ekde ĝia naskiĝo. Profesie esploristo pri subakva robotiko kaj mastrumanto de granda pria Europa projekto, li decidis engaĝiĝi en Kosmo por respondi al la defio financi la agadojn de Itala E-Federacio. Lia entreprenemo kaj laboremo, aldone al la kunlaboro kun Bruĉjo Kasini, kun-fondinto kaj kun-direktoro de Kosmo, kaj kun la aliaj kunlaborantoj, estis ŝlosilaj por la nuna sukceso de Kosmo kiel internacia gvida entrepreno en la fako de EU-monrimedoj.

Sara Spano' aliĝis al Kosmo en decembro 2011. Ŝi doktoriĝis pri mezepoka latinlingva literaturo en aprilo 2011, kaj ekde tiam ŝi daŭrigas sian doktoran laboron kiel universitata esploristino. Ekde kiam ŝi eniris Kosmo-n, ŝi senpaŭze (kaj fakte ankaŭ sendorme!) sindediĉas cele al efika kaj profesia laboro de la entrepreno. Ŝiaj afableco kaj lerteco estas nemalhaveblaj kvalitoj kiuj signife kontribuis kaj longe kontribuos al la sukcesoj de Kosmo.



ASOCIO NITOBE:
Retejo: http://www.nitobe.it/eo/
Lingva demokratio per neperforto: Enkonduko al la Asocio Nitobe

Ĉiu homo havas almenaŭ unu lingvon, kiu estas ĝenerale nomata gepatra. Kutime la gepatra lingvo estas donata kaj ne elektata, ĉar ĝin transdonas gepatroj aŭ / kaj la medio. Per la lingvo homoj organizas sian penson, ĝin komunikas, interŝanĝas informojn, interagas, kaj aktivas en la socio. Tial, kapabli agadi per lingvo plene mastrata (kutime, ĝuste la onia gepatra lingvo) estas antaŭkondiĉo por aktive vivi en la socio kaj kapabli vere civitani, ekzemple kapabli studi, labori kaj sin defendi en tribunaloj. Sekve, protektado de lingvaj rajtoj gravas ne nur kulture. Ĝi gravas antaŭ ĉio praktike, politike kaj ekonomie: temas pri gardi la konkretajn interesojn de la individuoj. Lasi, ke lingvo perdas funkciojn en la socio signifas fakte malriĉigi - ne nur kulture, sed ankaŭ materie - tiujn, kiuj ĝin parolas kiel gepatran lingvon.

Nitobe kredas, ke homoj venos al Esperanto se esperantistoj helpu ilin defendi kaj antaŭenigi iliajn lingvajn rajtojn. Por tio, "Nitobe" estas asocio kiu celas sent-emigi la politikan, la entreprenistaran, la akademian mondojn, kaj la civitanaron entute, pri la temoj koncernantaj lingvajn demokration kaj justecon, kaj, pli ĝenerale, la lingvajn rajtojn, fundamenta ero de la homaj rajtoj. Nitobe estas asocio kiu sekvas neperfortajn metodojn de politika agado.

En tiu ĉi prelego, oni prezentos la Asocion, ĝian ideologian fonon, ĝiajn rilatojn kun la esperantista movado, kaj ĝia agado.

Michele Gazzola havas esplordoktoran diplomon pri administrado de plurlingva komunikado ĉe Universitato de Ĝenevo, Svisujo. Li estas nuntempe esploristo pri ekonomiko de la lingvoj ĉe la Universitato Humboldt de Berlino, Germanio. Liaj ĉefaj sciencaj interesoj inkludas la ekonomikon de la lingvoj kaj la taksadon de lingvopolitikoj.


TEJO - TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO:
Retejo: http://www.tejo.org/

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la junulara sekcio de UEA, kiu kunigas junajn esperantistojn tra la mondo. Ĝi havas 45 landajn sekciojn en 5 kontinentoj.
TEJO popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto.

La agado de TEJO konsistas precipe el:
- informado en junularaj medioj pri la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj pri ĝia solvo per Esperanto
- praktika utiligo de Esperanto je la servo de la junularo kaj informado pri tio en junularaj medioj
- okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj
- instigado al la membroj de TEJO aktive partopreni en la esperanta movado.

Kiel ĝi faras tion? Venu malkovri la projektojn de TEJO dum la IJF-prezentado!!!

Nessun commento:

Posta un commento