mercoledì 14 marzo 2012

La programo de IJF 2012: Prezentadoj

Multaj projektoj kaj Asocioj prezentos sin dum IJF.
Uzu ĉi tiu okazo por koni ilin kaj peti informojn!


CENTRO POR ESPERANTO KAJ INTERKULTURO - MAZARA DEL VALLO:


Retejo: http://www.esperanto.it/cei/index-eo.php

Kiel eblas ke en Sicilio pli ol 500 lernejanoj nun lernas esperanton? Jen bona okazo por scii pri tio!
Centro di Esperanto e Intercultura / Centro por Esperanto kaj Interkulturo aktivas ekde januaro 2012 en Mazaro de l' Valo (Mazara del Vallo), en la insulo Sicilio kie okazos la Kongreso de Esperanto en Italujo 2012.

Michael Boris Mandirola estas IEJ estrarano kaj vicprezidanto de TEJO, nuntempe respondecas pri la eksteraj rilatoj de TEJO. Li estas dum sia sesa jaro en la Itala estraro, krome estas estrarano de Itala Esperanto-Federacio (FEI)


KOSMO STRATEGIO Ltd:
Retejo (nune ĝisdatiĝanta): www.kosmo.eu.com



Subvencioj por Esperanto-agado? Ĉu vi ne kredas???

Partoprenu en la prezentkunsido de Kosmo, kaj vi ŝokiĝos per la pluraj eblecoj...
Plie, vi ankau malkovros ke entreprenemo kaj Esperanto ne estas foraj konceptoj!
Kosmo Strategio Ltd. estas skota firmao kiu naskiĝis por trovi rimedojn por financi la strategiajn prioritatojn de la Esperanto-movado. Kosmo laboras sukcese kun asocioj, universitatoj, firmaoj, unuopuloj kiuj estas interesitaj partopreni en Eŭropaj projektoj kaj ĝi aktive proponas projektojn pri junularo, kulturo, edukado, homaj rajtoj, interŝanĝoj, trejnado, ktp.
Jam preskau 200.000 € akiritaj por la Esperanto-movado!
Venu malkovri la eblecojn financi viajn projektojn!

Francesco Maurelli estas kun-fondinto kaj kun-direktoro de Kosmo ekde ĝia naskiĝo. Profesie esploristo pri subakva robotiko kaj mastrumanto de granda pria Europa projekto, li decidis engaĝiĝi en Kosmo por respondi al la defio financi la agadojn de Itala E-Federacio. Lia entreprenemo kaj laboremo, aldone al la kunlaboro kun Bruĉjo Kasini, kun-fondinto kaj kun-direktoro de Kosmo, kaj kun la aliaj kunlaborantoj, estis ŝlosilaj por la nuna sukceso de Kosmo kiel internacia gvida entrepreno en la fako de EU-monrimedoj.

Sara Spano' aliĝis al Kosmo en decembro 2011. Ŝi doktoriĝis pri mezepoka latinlingva literaturo en aprilo 2011, kaj ekde tiam ŝi daŭrigas sian doktoran laboron kiel universitata esploristino. Ekde kiam ŝi eniris Kosmo-n, ŝi senpaŭze (kaj fakte ankaŭ sendorme!) sindediĉas cele al efika kaj profesia laboro de la entrepreno. Ŝiaj afableco kaj lerteco estas nemalhaveblaj kvalitoj kiuj signife kontribuis kaj longe kontribuos al la sukcesoj de Kosmo.



ASOCIO NITOBE:
Retejo: http://www.nitobe.it/eo/
Lingva demokratio per neperforto: Enkonduko al la Asocio Nitobe

Ĉiu homo havas almenaŭ unu lingvon, kiu estas ĝenerale nomata gepatra. Kutime la gepatra lingvo estas donata kaj ne elektata, ĉar ĝin transdonas gepatroj aŭ / kaj la medio. Per la lingvo homoj organizas sian penson, ĝin komunikas, interŝanĝas informojn, interagas, kaj aktivas en la socio. Tial, kapabli agadi per lingvo plene mastrata (kutime, ĝuste la onia gepatra lingvo) estas antaŭkondiĉo por aktive vivi en la socio kaj kapabli vere civitani, ekzemple kapabli studi, labori kaj sin defendi en tribunaloj. Sekve, protektado de lingvaj rajtoj gravas ne nur kulture. Ĝi gravas antaŭ ĉio praktike, politike kaj ekonomie: temas pri gardi la konkretajn interesojn de la individuoj. Lasi, ke lingvo perdas funkciojn en la socio signifas fakte malriĉigi - ne nur kulture, sed ankaŭ materie - tiujn, kiuj ĝin parolas kiel gepatran lingvon.

Nitobe kredas, ke homoj venos al Esperanto se esperantistoj helpu ilin defendi kaj antaŭenigi iliajn lingvajn rajtojn. Por tio, "Nitobe" estas asocio kiu celas sent-emigi la politikan, la entreprenistaran, la akademian mondojn, kaj la civitanaron entute, pri la temoj koncernantaj lingvajn demokration kaj justecon, kaj, pli ĝenerale, la lingvajn rajtojn, fundamenta ero de la homaj rajtoj. Nitobe estas asocio kiu sekvas neperfortajn metodojn de politika agado.

En tiu ĉi prelego, oni prezentos la Asocion, ĝian ideologian fonon, ĝiajn rilatojn kun la esperantista movado, kaj ĝia agado.

Michele Gazzola havas esplordoktoran diplomon pri administrado de plurlingva komunikado ĉe Universitato de Ĝenevo, Svisujo. Li estas nuntempe esploristo pri ekonomiko de la lingvoj ĉe la Universitato Humboldt de Berlino, Germanio. Liaj ĉefaj sciencaj interesoj inkludas la ekonomikon de la lingvoj kaj la taksadon de lingvopolitikoj.


TEJO - TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO:
Retejo: http://www.tejo.org/

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la junulara sekcio de UEA, kiu kunigas junajn esperantistojn tra la mondo. Ĝi havas 45 landajn sekciojn en 5 kontinentoj.
TEJO popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto.

La agado de TEJO konsistas precipe el:
- informado en junularaj medioj pri la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj pri ĝia solvo per Esperanto
- praktika utiligo de Esperanto je la servo de la junularo kaj informado pri tio en junularaj medioj
- okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj
- instigado al la membroj de TEJO aktive partopreni en la esperanta movado.

Kiel ĝi faras tion? Venu malkovri la projektojn de TEJO dum la IJF-prezentado!!!

lunedì 12 marzo 2012

La programo de IJF 2012: Noktaj koncertoj

ROĈJO

Roĉjo estas tre praktika homo. Li ludas fluton, ĉar orgenon ne eblas kunporti per EasyJet. Li ludas sian muzikon parkere, ĉar tiel li ne bezonas kunporti librojn (kaj ne povas perdi ilin). Kaj li verkis por tiu ĉi koncerto ses tute novajn pecojn, ĉar aŭskultantoj plendis, ke li tro ofte ludas la samajn, kaj do nun Roĉjo ludos pecojn ĉiujn neniam aŭditajn antaŭe. Kontaktu la artiston, se vi interesiĝas pri privata koncerto.


GIJOM

Foto farita di Claire Hincelin
Foto farita de Sjoerd Bosga
Gijom kantas, pianludas kaj parolas. Sed ne nepre samtempe! Siajn spektaklojn ri nomas en la franca concérences, kiu estas mikso de la vortoj concert (koncerto) kaj conférence (prelego). Ri ankoraŭ ne trovis similan vortludon en espéranto, ĉar bedaŭrinde la vorto konferenco ne ekzakte samsignifas kiel en la latinaj lingvoj! Sed ne gravas la vortoj! Gijom tamen proponas en Esperantujo pli malpli la samon kiel en francparolantujo, t. e. ri aŭskultigas kanzonojn, teatrumas, rakontas, pri ilia tuta signifo kaj pripensigas nin, lasinte nin sur la nubo de niaj propraj sentoj.

Gijom ankoraŭ nenion registris, sed ĵus lanĉis projekton por, ke ni mem, aŭskultantoj, produktu rin per mondonoj. La registraĵojn tiel faritajn, Gijom lasos libere elŝuteblaj al ĉiuj. Sciu pli vizitante la retpaĝaron: https://sites.google.com/site/minproduktasvi


MAMA AFRIKA


Ekde 1999 MaMaAFR!KA estas la nomo de grupo kiu miksas regeon, punkon kaj repon en pluraj lingvoj ludante ĉie, de stratoj ĝis trinkejoj, de diskejoj ĝis socialaj centroj, ĉiam gardante sian supersubgrundemon kaj restante forsceneje.

Inter 2009 kaj 2011 la projekto kreskiĝis kaj pluŝanĝigis forme, proksimiĝante ankaŭ al latinamerika sonaro kaj moviĝante preter la limoj de nigra muziko, fandante plejdiversajn stilojn en unueacan sonlingvaĵon ĝuste en stilo monda/paĉanka. La muzikgrupo ŝanĝis sian nomon al "MaMaAFR!KA12: La Karovana Magicah…". Praktike ĉi tiu grupo estas aro de tri malsamaj spertoj kuniĝantaj en unueca kolora kaj neantaŭvidebla tujprojekto.
Dekomence MaMaAFR!KA estas tre atentaj al socialaj temoj kiel integriĝo, konsciencrevigligo kaj kultura revolucio, ekzemple subtenante energian sendependocon kaj mondpacon.

Anoj konstantaj, interŝanĝeblaj kaj kunlaborantoj:
  • CiCO (MC kaj kantitsto de RoyPaci&Aretuska ekde 2006)
  • SLY (nekredebla basgitaristo kaj sangfratelo de CiCO)
  • Jakinta (the King of Raggamuffin en Kalafreeka kun akordiono)
  • Manu Dimba (angola drumisto de kongolanda deveno kun funko en la sango)
  • Peppe Siracusa (inta gitaristo kaj aranĝisto de RoyPaci&Aretuska, 99POSSE)
  • Nilza Costa (mistika brazila kantistino)
  • Teppa Boy (la "teknikisto" ĉe la drummaŝino)
  • Jump a.k.a. Pool (historieca elektromagnetikgitaristo de la bando)
  • Lizzy (organizas la moviĝojn kaj mastrumas la kontaktojn)

MARTIN WIESE

Martin Wiese estas veterano en la mondo de esperanta muziko. Dum mallonga tempo li estis membro de la legenda bando Amplifiki, sed baldaŭ­ forlasis la bandon por kune kun aliaj svedaj esperantistaj muzikistoj fondi Persone, kiu dum preskaŭ­ dudek jaroj estis la plej fama esperanta rokbando kaj eldonis plurajn albumojn kun nur originala muziko en esperanto.

Post ke Persone malaktiviĝis, Martin persiste daŭ­rigas la mision pri altnivelaj kantoj en esperanto. Plej ofte sola kun akustika gitaro, sed foje kun plena rokbando nomata Martin kaj la talpoj. Sub tiu nomo li eldonis ĝis nun unu albumon nomata Pli ol nenio. Entute li verkis ĝis nun pli ol kvindek originale esperantaj kantoj, inter ili furoraĵoj kiel Liza pentras bildojn, Pli ol nenio kaj Tro longe.

En IJF li koncertos sole kaj akustike, miksante novajn kantojn kun malnovaj por vespero kun ambaŭ­ roka energio kaj dolĉa melankolio.



PATRIK (PIEĈJO) AUSTIN





Post la mondfuzia tria albumo, Trajn' nenien, Dolchamarano Piechjo vendis la
muzikinstrumentojn kaj aĉetis elektrajn butonarojn, per kiuj li nun koncertas. Ĉu legenda sukceso au prilegenda fiasko? Vidu la novegan "kontrolismo"- spektaklon unuaoportune en Esperantio.
 
 
 
STEPHAN "STEFO" SCHNEIDER

Dum la ĉi-jara IJF Stephan "Stefo" Schneider gitarludas kaj kantas en Esperanto propre verkitajn kaj traduktiajn kantojn de The Beatles (Anglujo), Die Ärzte (Germanujo), Elisa (Italujo) kaj aliaj. Foje la tekstoj adaptiĝis propre por Esperanto-renkontiĝoj (ekzemple "Esperanto 'stas…")

La programo de IJF 2012: Ekskursoj

Prelegoj, kursoj, laborgrupoj, debatoj, muziko, teatrumado, nenifarado... ĉio ĉi okazas dum IJF. Baldaŭ enretiĝos skizo de la ĉijara programo: pliaj detaloj estos aldonitaj iom post iom. Sed memoru: nenio estas deviga dum IJF, kaj ĉiu elektas por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon!

Helpe de la lokaj komunumestroj, ni klopodas vizitigi la plej allogajn turismajn belaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime oni eskursas unufoje duontage kaj unufoje tuttage.

GRAVA NOVAĴO

IJF proksimiĝas kaj kun ĝi la ekskursoj al la romia eksĉefurbo Raveno kaj al la plurmiljara Respubliko de San-Marino. Ĉu vi volas ŝpare partopreni ilin?

Aliĝonte surloke, la prezo de unuopa ekskurso estos 14€, sed se vi antaŭaĉetas ekskurson ĝis la 1a de aprilo, la poprezo estos nur 12€, dum se vi antaŭaĉetas ambaŭ, vi sume pagos nur 21€!

Kiel antaŭaĉeti? Se vi jam antaŭpagis vian kotizon ni prenos le koston de la ekskurso el ĝi*, dum se vi ankoraŭ ne antaŭpagis... faru tuj ĝis la 31a de marto por ne pagi pli altan kotizon!
KONTAKTU LA IJF-TEAMON (aŭ la administristo de IJF)


Ĝis IJF! :)

La IJF-teamo


*Ekzempla klarigo: se vi antaŭpagis 30€ kaj antaŭaĉetas la du ekskursojn, 21 € estos por la ekskursoj kaj 9 el via kotizo, do se via baza kotizo estus 165€, vi surloke devos pagi 156€.
DUONTAGA EKSKURSO: RAVENO



En la pasinteco estis trifoje la ĉefurbo de Italio, hodiaŭ Raveno estas  la plej granda kaj historie grava urbo de tuta Romanjo. Rigardu la lastan eron de la Roma Imperio kaj vizitu la urbo kiu ejas la korpon de la famega poeto Dante Alighieri

TUTTAGA EKSKURSO: RESPUBLIKO DE SAN-MARINO




La Respubliko de San-Marino troviĝas en la Centritalio, fora preskaŭ 10 km el la Adriatika Maro.La San-marina lando (61 kmq) estas precipe montara kaj staras sur la monto Titano. Estas vera lando-ene-lando kaj dum sia historio siaj turoj ĉiam montris eksterordinaran gastigadon, kaj neniam partoprenis militojn. Veraj esperantistoj metas flageton sur ciuj landoj, kiuj ili vizitas, venu ankaŭ vi!

INFORMILO IJF 2012


INFORMILO


Malpli ol unu monato ĝis IJF! Jen informoj kaj utilaĵoj por vi.

Ĉi tie vi trovos gravajn informojn pri kiel atingi la festivalejon en Ĉervjo (Cervia). En la sekvaj paĝoj estos utilaj detaloj por tiuj kiuj venas aŭte, aŭtobuse, trajne aŭ el proksimaj flughavenoj. Fine, utilaj informoj por ĉiuj kaj ankaŭ por memzorgantoj por helpi ilin akiri nutraĵojn. ;)


La festivalejo

La adreso estas:

Hotel Tania
Via Cerere, 4
48015 Cervia (RA)
[Tel] +39 0544 971243

Se vi havas problemojn aŭ bezonas komuniki kun ni vi povas telefoni al: +39 3923918110 (Petro) aŭ sendi retpoŝton ( ijf.admin@gmail.com ).

Kiel atingi la festivalejon

  • Kiel alveni aŭte:
Ni konsilas vojaĝi laŭ la aŭtoŝoseo A14 kaj eliri je la barilbudo Cesena. Poste, sufiĉas sekvi vojindikojn al "Cervia" kaj per ŝtatŝoseo "Cerviana", alveninte al ŝtatŝoseo "Romea" (Romeca), tiam iru dekstren/nordokcidenten, ĝis "Via Caduti per la Libertà" (stratoj mortintoj por libereco), iru dekstren laŭ "Via Fienilone", iru maldeskstren laŭ "Via Pinarella" (strato Arbareto), iru dekstren laŭ "Via Edmondo de Amicis", iru dekstren laŭ "Viale Traiano", kaj iru desktren laŭ "Via Cerere".


  • Kiel alveni trajne:
La stacio nomiĝas "Cervia-Milano Marittima" kaj ĝi estas sur la linio Rimini – Ravenna, jen la labortaga horaro (do valora merkrede, ĵaŭde, vendrede kaj marde):

Ravenna -->
--> Cervia -->
--> Rimini
05:25
05:44 06:11
06:21
06:41 07:24
07:52
08:11 08:50
08:35
09:00 09:32
09:23
09:43 10:14
09:34
09:58 10:27
12:45
13:07 13:45
13:36
14:00 14:47
14:35
15:02 15:35
15:32
15:54 16:30
16:35
16:54 17:30
17:35
17:54 18:35
18:35
18:57 19:31
19:35
19:56 20:34
21:54
22:11 22:47


Kaj jen la horaro en la inversa direkto:
Rimini -->
--> Cervia -->
--> Ravenna
05:18
05:42 06:02
06:16
06:54 07:12
06:51
07:24 07:45
07:39
08:07 08:27
08:20
08:58 09:21
09:00
09:41 10:03
12:30
13:05 13:25
13:18
13:58 14:18
14:18
15:00 15:23
15:08
15:40 16:04
16:32
17:07 17:33
17:33
18:07 18:26
18:37
19:11 19:33
19:35
20:12 20:30
20:37
21:15 21:35

El la stacidomo iru rekten en Viale della Stazione, ĉiam antaŭen ĝis kiam vi vidas la "Grand Hotel", tie turnu dekstren en "Via Cristoforo Colombo", ĝi iĝos "Viale Italia", kaj iru dekstren kiam vi vidos straton "via Cerere". Ni estas tie, la unua hotelo dekstre.

Pri trajnebloj vidu ĉe: www.trenitalia.comhttp://bahn.de.


  • Kiel alveni aŭtobuse:
Multaj busaj linioj atingas Ĉervjon. Rigardu ĉe ĉi tiu retejo: http://www.turismo.comunecervia.it/come_arrivare/collegamenti/autobus/ .

  • Kiel alveni aviadile:
La flughavenoj plej proksimaj estas tiuj de Rimino (Rimini), Forli' (Forlì), Bolonjo (Bologna), aŭ Ankono (Ancona). RyanAir flugas al Rimino, Bolonjo kaj Ankono, WizzAir al Forli' kaj EasyJet al Bolonjo. La organizantoj ne aranĝos veturservon per propraj aŭtomobiloj.


Alklaku ĉi tie por vidi malmultekostajn flugeblojn: http://www.skyscanner.it/


  • Rimino:
Buso numero 9 veturas el la flughaveno al la stacidomo; busbileto kostas 1,20€. La unua foriras je 5:28 kaj la lasta je 23:15; revene, la unua je 5:55 kaj la lasta je 00:43. Pri la trajnoj de Rimino vidu supere, la bileto kostas 2,80€.
Taksio rekte de Rimino al Ĉervjo kostas 64€ tage kaj 69€ nokte.

  • Forlio:
Busoj de la flughaveno ĝis la stacidomo Busoj de la stacidomo ĝis la flughaveno

Lundo
13.30
20.25






Lundo
12.55
19.50




Mardo
17.35
20.45






Mardo
17.05
20.10




Merkredo
13.25
18.30
20.25
22.05


Merkredo
12.40
17.50
19.50
21.40
Ĵaŭdo
17.35
19.20






Ĵaŭdo
17.05
18.50




Vendredo
13.30
20.25






Vendredo
12.55
19.50




Sabato
17.35
20.45






Sabato
17.05
20.10




Dimanĉo
13.25
17.55
18.30
19.20
22.05
Dimanĉo
12.40
17.20
18.10
18.50

La bileto kostas 3,50€.

De la stacidomo de Forli' estas trajnoj al Rimini kaj de tie al Cervia: www.trenitalia.com . La trajno kostas 6,20€ . La lasta foriras je 20:11.

Se vi vojaĝas almenaŭ kvarope ni konsilas mendi taksion por rekta vojaĝo de la hotelo ĝis la flughaveno kontraŭ po 12€ inkluzive la pakaĵojn. La vojaĝo devas esti antaŭmendita.

  1. telefono +39.0544.973737 
  2. fakso +39.0544.916294 
  3. retpoŝto: info@taximinibus.it

    • Bolonjo:
    Estas oftegaj (ĉiujn 15-30 minutoj) busoj inter la stacidomo kaj la flughaveno. La unua foriras de la flughaveno je la 6a matene kaj la lasta kvaronon post noktomezo; revene, la unua buso de la stacidomo ekas je 5:30 kaj la lasta je 23:35. Bileto kostas 6€. Pliajn informojn oni povas trovi ĉi tie: atc.bo.it/orari/aerobus-airport-railway-station-link.

    Trajne oni povas atingi Ĉervjon tra Rimino aŭ Raveno (Ravenna). La lasta vagonaro foriras je 20:06, la unua de Ĉervjo alvenas Bolonjon je la 7:48. Kompletan horaron kaj oni povas trovi ĉi tie: www.trenitalia.com aŭ supere. La bileto kostas plimalpli 9€.


    • Ankono:
    De la stacidomo de la flughaveno (Castelferretti) oni povas iri trajne al Ĉervjo, plejofte oni ŝanĝas vagonaron dufoje, en Falconara kaj Rimini. La vojaĝo daŭras kutime plimalpli 3 horojn.

    La lasta trajno utila por atingi Ĉervjon estas je la 18:39, la lasta tutregiona trajnkombino estas je la 16:49. La unua trajno (sed multkosta antaŭmendenda) el Ĉervjo alvenas je la 8:13, la unua regiona je 12:55.

    Vojaĝo regiontrajna kostas 8,10€, multkosta trajnkombino kostas 18,80€.


    Utilaĵoj

    • Grandvendejoj
    1) CONAD, Via Caduti per la Libertà, 56
    48015 Cervia Ravenna
    +39 0544 977171
    Vojo: Iru longe maldekstren ĝis "Viale Milazzo", tiam iru denove maldekstren kaj iru ĝis "Via Caduti per la Libertà" (strato "Mortintoj por Libereco"), tie tiam vi trovos la vendejegon.

    2) VIERRECI, Viale Emilia, 45
    48015 Cervia (RA)
    +39 0544 988904
    Vojo: Iru dekstren ĝis "Viale Vulcano" (bulevardo Volkano), iru maldekstren je "Viale Emilia", tie vi trovos la vendejegon.

    • Apotekoj
    Viale Italia, 9
    48015 Cervia Ravenna
    0544 71510
    En Ĉervjo estas pluraj apotekoj, la plej proksima situas 1 km for de la festivalejo sed facile atingebla: eliru el la festivalejo, iru maldekstren kaj ree maldesktren laŭ "Viale Italia", iru ĉiam antaŭen ĝis la apoteko.

    • Picejoj kaj Trinkejo
    Ĉervjo estas turisma urbeto kaj havas multegajn ejojn por manĝi kaj trinki, sufiĉas eliri la festivalejon kaj tuj vi trovos unu. :)

    Sugestoj kaj atentigoj

    • Kion kunportu
    Nepre kunportu:
    • vian pasporton aŭ identigilon;
    • pruvilon de via antaŭpago kun videbla dato; (plurfoje necesas kontroli)
    • naĝ- kostumon kaj tukon;
    • sandalojn;
    • kondomojn (en Italujo ne senpagas)
    • tipajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn el via lando por internacia manĝotrinka festivalo.
    Ni ankaŭ sugestas kunporti:
      • fotilon;
      • viajn plej ŝatatajn kantojn en KD-j aŭ MP3-muzikiloj;
      • muzikilojn;
      • sport- pilkojn kaj vestaĵojn;
      • montarŝuojn;
      • tabloludojn.

        Ni proksimas grandegan plaĝon, kie oni povas ludi piedpilkon kaj flugpilkon. Ni organizos matĉon piedpilkan tie, kunportu taŭgajn vestaĵojn se vi volas partopreni ĝin!

        Montarŝuojn bezonitos por la ekskurso al San-Marino, portu ilin se vi intencas partopreni ĝin.

        Nepre aliĝu ĉe akceptejo!

        Lasu hejme malĝojon kaj problemojn, kaj nepre kunportu deziron partopreni kaj kunlabori por magiaperigi bonan etoson!

        Memzorgantoj dormos en unu ĉambro kun kelkaj litoj sen tolaĵoj. Ni ne asekuras, ke

        estos litoj por ĉiuj, do nepre kunportu dormsakon ;)


        Diversaĵoj

          • Dum la festivalo okazos ekskursoj al Ravenna kaj San-Marino; se vi volas veni antaŭmendu vian partoprenon ĉe nia retejo! Estos rabato por la fruaj aliĝintoj. 
          • Oni ne rajtos fumi ie ajn en la tuta ejo, eĉ ne en la ĉambroj.
          • Estas multaj kaŝlokoj.
          • Laŭeble ni konsilas kunporti nur eŭrojn. Ni nur akceptos eŭrojn, plejescepte eŭrojn kaj dolarojn.
          • Por kalkuli vian kotizon, ni konsideros la daton de via antaŭpago. Se vi ne antaŭpagintos, vi estos konsiderita surloka aliĝinto.
          • La hotelo havas senkablan reton, tamen estu sociemaj.


            La programo de IJF 2012: Distra

            Prelegoj, kursoj, laborgrupoj, debatoj, muziko, teatrumado, nenifarado... ĉio ĉi okazas dum IJF. Baldaŭ enretiĝos skizo de la ĉijara programo: pliaj detaloj estos aldonitaj iom post iom. Sed memoru: nenio estas deviga dum IJF, kaj ĉiu elektas por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon!

            Ĉeestos ĉijare multaj distraj kursoj, se vi ne ŝatas studi aŭ partopreni prelegojn, certe vi ne enuiĝos ;) elektu vian hodiaŭn tempopasigilon!

            KURSO DE KAPOEJRO
            Kapoejro (Capoeira, en la portugala) estas luktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko aŭ kapmalsupre kaj piedleve, kaj havantaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton.
            Uzu viajn krurojn! Dum IJF niaj instruistoj de Kapoejro "Kobra" kaj "Furão" (ĉiuj la kapoejristoj havas kromnomon) trejnos vin en tiu ĉi belega arto. Sed ne uzu ĝin ekstere la festivalejo :)

            Stefano(Kobra = Kobro) kaj Michele(Furão = Furo) praktikis kapoejro por 6 jaroj. Nuntempe ili trejnas en Torino kaj instruas Kapoejro al la komencantoj je ĉi tiu militarto


            JOGO
            Jogo estas familio de antikvaj spiritaj praktikoj kiuj originis en Hindio
            Ĉu vi estas meditema, eble serĉanta vian enan pacon? Partoprenu IJF-n kaj Gianfranca instruos al vi la bazojn de Jogo. Ni certas ke vi revenos hejme....malsamaj!

            Gianfranca estas la Estraranestrino de IEJ. Ŝi praktikis longtempe jogon kaj atendas vin al IJF por kuracigi viajn animojn


            KANTATELIERO


            • Stephan "Stefo" Schneider instruas kantojn el sia repertuaro por kune muziki. Kunportu vian voĉon kaj/aŭ instrumenton!

            LIBROKRUCIGO
            Librokrucigo (Bookcrossing) estas tutmonda movado por senpaga librotransdono ĉefe al nekonataj homoj sed ankaŭ al konatoj. La esenco de "Bookcrossing" estas elliberigo de libroj en la sovaĝejon por sekvi iliajn vojaĝojn same kiel la vivojn, kiujn ili tuŝis.

            Dum IJF 2012, kiu okazos en Cervia (ĉe Ravenna) ekde la 4-a ĝis la 10-a de aprilo, Julia Noe prelegos pri librokrucigo (Bookcrossing); ŝi ankaŭ kunportos librokeston por interŝanĝi librojn. Ĉiuj partoprenantoj estas invitataj kunporti librojn por interŝanĝi.

            La programo de IJF 2012: Prelegantoj kaj Instruistoj


            Prelegoj, kursoj, laborgrupoj, debatoj, muziko, teatrumado... ĉio ĉi okazas dum IJF. Baldaŭ enretiĝos skizo de la ĉijara programo: pliaj detaloj estos aldonitaj iom post iom. Sed memoru: nenio estas deviga dum IJF, kaj ĉiu elektas por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon!

            Ĉeestos ĉijare multaj spertuloj, delongaj amikoj kaj kunuloj en adventuroj kaj misadventuroj:

            La verda koloro signifas ke tiu ĉi preleganto donos kontribuaĵojn rilatajn al la tema programo
            La * signifas ke ĉi tiu temo estas rilata al la tema programo

            (je alfabeta hordo)


            DAVIDE ASTORI
            Instuisto de Ĝenerala Lingvistiko ĉe la Universitato de Parma. Magistreco pri Beletro je klasika orientiĝo, doktoreco pri romanidaj lingvoj (LMU – Munkeno), diplomo pri paleografio (Ŝtata Arkivo de Parmo), ĵurnalisto, post instruado de la ‘Lingvo rumana’, ‘Lingvo kaj kulturo hebrea’, ‘Lingvo araba’ kaj ‘Sanskrito’ estas, ekde decembro 2006, esploristo pri generala lingvistiko ĉe la Universitato de la Studoj de Parmo. Por 2012-a IJF li estas kuratoro de la tema programo.
            • Kurso pri Hinda lingvo kaj kulturo: en internacia konteksto tute ne povas manki rilatojn al la azia kulturo. Ni ekos je Barato.
            1. Sanskrito en hindeŭropa kunteksto
            2. Notoj pri la sanskrita morfologio
            3. Jogo kaj reenkarniĝo en la Gita
            4. Notoj pri esoterika kuracscienco
            • *Prelego: novaj ideogramoj. Inter tioj kioj estas ligitaj al la serĉado de ilo por universala komunikado, malplej trastudataj estas semasiografioj kaj pasigrafioj. Per prezentado de la konceptoj "lingva signo", "simbolo", ikono", prezentitos valoroj kaj funkcioj de la ideografiaĵoj, bildografiaĵoj, vortografiaĵoj kaj leksikografiaĵoj, ankaŭ cele al kreado de ebla universala skribmaniero, ante kelkajn komparojn kun klasikaj sistemoj (la ĉina skribmaniero, la grafika sistemo de la malmoderna egipta) kaj pridiskutante kelkajn pli modernajn proponojn (el kiuj almenaŭ blyssimbolics-on).
            • Prelego: Homaranismo: por humana kaj neŭtrala religio. Kion komencigis Zamenhof?

            GIANMARCO BRUNIALTI MASERA
            Gianmarco Brunialti Masera magistriĝis ĉe la Universitato de la Studoj de Milano. Nuntempe li estas doktoriĝanta en filozofio ĉe la Lernejo de humanistaj studioj (rilata al la Universitato de la Studoj de Torino) kaj tie okupiĝas pri metafiziko kaj ontologio. Li estas redaktoro por “InKoj. Interlingvistikaj Kajeroj", akademia revuo pri planitaj lingvoj kaj filozofio de la artefaritaj lingvoj.
            • *Prelego: El lingvaĵo ĝis objektoj, el objektoj ĝis linvaĵo: konceptaj monstroj inter formo kaj enhavo.
              Ekde la plej fora antikveco kaj surbaze de aro da malsamaj perspektivoj, la historio de filozofia kaj scienca pensado estas plenplena je adaj klopodoj malkaŝi pli malpli sistemecan strukturon de la realo kiu ĉirkaŭas nin. Ĉu la sciencaj esploroj celis rekte al ĝiaj objektaj enhavoj, ĉu al la plej diversaj formoj en kiuj ĝi prezentiĝas al racia ulo, unu el la fundamentaj ekirpunktoj estis ofte studado, serĉado kaj kreado de lingvaĵoj raciaj – taŭgaj kaj neambiguaj – kiuj oficu kiel ideala koncepta laborkadro por malkaŝigi la proprecojn kaj strukturojn de la realo. Tamen, la debato mem pri eltrovo de tiu characteristica universalis ŝovigas al pli profunda esploro pri la bazoj kaj teoriaj intencoj kiuj konsistigas ĉi tiun debaton: ekzempla kazo kiun oni volas prezenti estas tiu pri la ontologi-metafizikaj alprenoj de Gottlob Frege, fone de lia logikisma programo ena de la filozofi-matematikaj kvereloj de la lasta parto de la deknaŭa jarcento, en konstruado de formala lingvaĵo kiu povigu precize evidentigi kaj malkaŝigi la logikajn fundamentojn de rezonado kaj de natura lingvaĵo mem (Ideografiaĵo). Antaŭ tio ĉi kontraŭmetitos la prezento de la formala sistemo de Stanislaw Lesniewski, kiu naskiĝas de malaj teoriaj alprenoj kaj kiu direktiĝas al profunda metafizika reprilaborado kaj de la objektoj kaj de ilia konceptigo. 

            GIORDANO FORMIZZI
            Giordano Formizzi dediĉis sian profesian vivon al instruado, komencante de la elementa lernejo, ĝis la universitato de Verona, ĉe kiu li estas nun emerita profesoro pri Historio de pedagogio. Li publikigis plurajn librojn pri sia fako, kun speciala atento al la kontribuo de Jan Amos Komensky (laŭ la Esperanta kutimo, Komenio). Nun li estas ĉefredaktoro de la kultura revuo “UNI-VERSUM”. Dum 12 jaroj li estis prezidanto de Itala Esperanto-Federacio. Li tradukis al la itala lingvo la verkon de Ulrich Lins “La danĝera lingvo”.
            • *Prelego: Komenio  
            Jan Amos Komensky (1592-1670), havis Ĉeĥujan originon. Li estas konata kiel instruisto, pedagogisto, kaj kiel filozofisto kaj reformisto. Tiu ĉi multeco de interesoj kondukis lin al universaleca koncepto de scio, filozofio kaj pedagogio. Liaj verkoj estas multegaj kaj kelkaj ne estis ankoraŭ publikigitaj. Komence li verkis ĉeĥlingve, sed poste, konsekvence kun l'universaleco de sia pensmaniero, li skribis ĉiam kaj sole en la universala lingvo de sia tempo: latino. Tiu ĉi lia estis pragmata elekto; fakte li pensis krei "universalan lingvon" por atinĝi ĉiujn homojn en la mondo.
            Li komencis ĉi tiun projekton, sed ne finis ĝin pro multaj personaj, familiaj kaj sociaj problemoj. Kiam anglaj revoluciuloj de la milito far Olivero Kromvelo kontraŭ la monarkio petis lian opinion pri plano de soci-politika reformo, li respondis surbaze de tiuj ĉi 4 punktoj:
            1. Necesas universala lernejo: por ĉiuj homoj; tie kie estas homo, estu ankaŭ lernejo;
            2. Necesas skribi universalajn librojn, akcepteblajn de ĉiuj, taŭgajn por ĉiuj;
            3. Necesas universala konsilantaro (centro) kiu kolektu ĉiujn akirojn de homa penso, kaj diskonigu ilin;
            Necesas universala lingvo kiu ebligu al ĉiuj homoj interparoli, tiel, ke estos nek loko nek homo kiuj ne atingitos de ĝi.
            Hodiaŭ UN citas lin kiel eminentulon, kies kulturo estas tuthomara heredaĵo.

             MICHELE GAZZOLA
            Michele Gazzola havas esplordoktoran diplomon pri administrado de plurlingva komunikado ĉe Universitato de Ĝenevo, Svisujo. Li estas nuntempe esploristo pri ekonomiko de la lingvoj ĉe la Universitato Humboldt de Berlino, Germanio. Liaj ĉefaj sciencaj interesoj inkludas la ekonomikon de la lingvoj kaj la taksadon de lingvopolitikoj.
            • Prelego: Ekonomio de la lingvoj: Kio ĝi estas? Ĉu ĝi gravas?
              Oni pensas al ekonomiko kiel scienco kiu okupiĝas pri profito, pri la leĝo pri propono kaj postulo (ofertado kaj mendado), pri prezoj, interezoj aŭ pri internacia komerco. Tio estas vere. Sed ekonomiko estas ankaŭ metodo, kiu donas specialan aliron al la studo de la homa agado kaj al la problemo de elektoj, ankaŭ pri lingvoj kaj lingvo politikoj. Tiu ĉi prelego donas enkondukon en la interesan fakon kiu nomiĝas "ekonomiko de la lingvoj".
             
            FEDERICO GOBBO
            Federico Gobbo ekde 2005 li membras en la teamo de fakĵurnalo Language Problems, Language Planning (LPLP) kaj komencas labori en scienca esplorado kruĉe de lingvistiko, informadiko kaj filozofio ĉe Universitato de Insubrio (Varezo-Komo). Doktoro pri informadiko ekde 2009, li multe prelegis kaj publikigis fakartikolojn kaj librojn naci- kaj internaci-nivele pri diversaj temoj en la lastaj jaroj. En 2012 li estis invitita profesoro ĉe Nankina Universitato. Nuntempe li instruas en Torino.
            • *Prelego: Alan Turing kiel filozofo de lingvaĵo
              Alan Turing, kies centan datrevenon ĉi-jare oni festas ĉie tra la mondo, estas konata kiel la patro de informadiko. Kiel li fondis ĉi tiun fakon kaj kial? La prelego celas montri, ke Turing ĉiam taksis la gravecon de la homa kapablo uzi lingvaĵon altgrada, ekde la solvo de la decidoproblemo de Hilbert, kiu portis al la abstraktaj aŭtomataj maŝinoj, ĝis la Imitado-Ludo, kiu fondis Artefaritan Inteligentecon.

            ROGIER "ROĈJO" HUURMAN

            Roĉjo estas tre praktika homo. Li ludas fluton, ĉar orgenon ne eblas
            kunporti per EasyJet. Li ludas sian muzikon parkere, ĉar tiel li ne
            bezonas kunporti librojn (kaj ne povas perdi ilin).

            • Prelego: Fiziko
              Fiziko estas la scienco de la naturo, de ĝiaj plej fundamentaj leĝoj
              kaj de la plej grandaj kaj plej malgrandaj fenomenoj. Pri tio ne temas
              la prelego: Roĉjo, magistra studento pri fiziko, koncize klarigos la
              bazajn konceptojn tiel, ke espereble ĉiuj komprenos. Kaj spertuloj pri
              fizikoj povas lerni la ĝustajn terminojn en la internacia lingvo.

            GUNTER NEUE
            Pedagogo pri plenkreskula kaj eksterlerneja junulara klerigado. Li eklernis Esperanton en 1986 kaj en 1988 komencis instrui. Gunter instruas siajn germanlingvajn lernantojn per diversaj instruiloj el la retejo edukado.net, pleje el la kolekto "Ĉu vi aŭdis, ke...?" de Katalin Kovats; krome, li uzas la filmon “Mazi en Gondolando” kaj la libron “Tesi la testudo” por infanoj.
            • Kurso de Esperanto 2: Progresanta kurso pensita precipe por perfektigantoj kaj esperantistoj kiuj ne konsideras sin baznivelaj
            • Perlumado: lernu kun Gunter kiel interplekti fadenojn kun koloraj perletoj por fari diversajn modeloj de bestoj

            C. REALE
            Voĉ-inĝeniero, li havas la internacian diplomon IPA pri fonetiko, ekzamenita far John Wells mem (unu el la plej gravaj esperantistoj kaj fonetikistoj en la mondo!). Li laboras kiel organizanto de kulturaj eventoj pri ludoj, lingvoj kaj matematiko.
            • Kurso de Esperanto 1 (komencanta kurso): baza kurso de esperanto, pensita precipe por komencantoj
            • Matematikaj ludoj: Se via kutima revo estas lerni novajn ludojn pri numeroj aŭ kalkuloj, vi estas en la rekta loko
            • Mondaj Strategiaj ludoj: Ĉu Ŝakoj? Malnovaj. Ĉu Damludo? Malmojosa. Nia mondo havas ludojn, kiujn vi neniam priaŭdis. Provu ilin kune kun ni!

            MANUELA RONCO
            Jam "profesia Esperantistino" (ŝi estas oficisto de TEJO), Manuela laboris dum pluraj jaroj kiel edukisto, junular-gvidanto kaj instruisto de la itala al eksterlandanoj. Ŝi estas amanto de ludoj kaj interkulturo, majstro pri preparado de tiramisuo
            • Kurso de Itala: nekutiman vojaĝon en la italajn lingvon kaj kulturon. Ĉu vi volas koni la insidojn de la itala prononco, lerni kiel konjugacii la verbojn, kaj samtempe malkovri la recepton de la perfektaj spagetoj? Ĉu vi volas provi gestadi kiel vera loĝanto de la "Bela Lando"? Ĉu vi ne certas scii kiel taŭge konduti je ĉiu okazo, kiam vi estas en Italio? Tio, kaj multo alia, atendas vin en la IJF.
            • Urba ludo: Por konatigi vin plibone kun la urbo kiu nin gastigas, Manuela kaj Roĉjo pretigos por vi mojosan urban ludon. Pretigu vin koni Ĉervjo plibone ol multaj ĉervjanoj
            • Interkona Vespero: kia estas la plejbona maniero por koni novajn amikojn dum la unua vespero ĉe la festivalejo? Facila respondo: sekvu Manu.

            STEPHAN SCHNEIDER


            • Prelego: Esperanto fajnigita.Stephan "Stefo" Schneider prezentas Esperanton laŭ fikcia vidpunkto, kvazaŭ ĝi havus lingvan historion kun eksmodiĝinta ortografio (ekzemple "changio" anstataŭ "ŝanĝo") kaj evitindajn dialektaĵojn kun gramatikeroj ne tute laŭfundamentaj (ekzemple "balde" anstataŭ "baldaŭ"). Esperanto Fajnigita baziĝas sur la fikcia ideo, ke Esperanto estas unuiga reformo de pluraj pontolingvoj por la slavaj (rusa, pola ktp.), la ĝermanaj (angla, germana, nederlanda ktp.) kaj la latinidaj (itala, franca, hispana ktp.) lingvoj kun trajtoj el aglutinaj lingvoj (ekzemple la japana lingvo). Flanke tuŝiĝas reformproponoj kaj "retrostilaj" (ekzemple Ido) kaj "avangardaj" (ekzemple Toki Pona) sen perdi el la fokuso Tradician Esperanton kaj ĝian netuŝeblan Fundamenton.

            GIORGIO SILFER
            Doktoro pri modernaj lingvoj kaj pri beletriko, magistro pri historio, estas konata esperantologo kaj verkisto. Profesia instruisto, li delonge rezignis pri instruado, escepte de interlingvistiko kaj esperanto(logio).
            • Studrondo: La historio de la esperanto-komunumo.
              La fenomeno esperanto estas 125-jara. Sed kiel evoluis Esperanto mem, nome la lingva kolektivo, dum pli ol jarcento? Giorgio Silfer proponas sinoptikan tabelon, tiel ke per sinteza rigardo eblas analizi tiun evoluon. Kompreneble ni renkontos datojn, nomojn, eventojn; sed ankaŭ originalajn komparojn. Ekzemple, kial (la preskaŭ samtempa) cionismo "venkis", kaj esperantismo ne? Demandoj kaj respondoj kompletigos la prezenton. La rondanoj rajtos reteni la studmaterialon, kontraŭ la modesta sumo de du euroj.