lunedì 12 marzo 2012

La programo de IJF 2012: Distra

Prelegoj, kursoj, laborgrupoj, debatoj, muziko, teatrumado, nenifarado... ĉio ĉi okazas dum IJF. Baldaŭ enretiĝos skizo de la ĉijara programo: pliaj detaloj estos aldonitaj iom post iom. Sed memoru: nenio estas deviga dum IJF, kaj ĉiu elektas por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon!

Ĉeestos ĉijare multaj distraj kursoj, se vi ne ŝatas studi aŭ partopreni prelegojn, certe vi ne enuiĝos ;) elektu vian hodiaŭn tempopasigilon!

KURSO DE KAPOEJRO
Kapoejro (Capoeira, en la portugala) estas luktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko aŭ kapmalsupre kaj piedleve, kaj havantaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton.
Uzu viajn krurojn! Dum IJF niaj instruistoj de Kapoejro "Kobra" kaj "Furão" (ĉiuj la kapoejristoj havas kromnomon) trejnos vin en tiu ĉi belega arto. Sed ne uzu ĝin ekstere la festivalejo :)

Stefano(Kobra = Kobro) kaj Michele(Furão = Furo) praktikis kapoejro por 6 jaroj. Nuntempe ili trejnas en Torino kaj instruas Kapoejro al la komencantoj je ĉi tiu militarto


JOGO
Jogo estas familio de antikvaj spiritaj praktikoj kiuj originis en Hindio
Ĉu vi estas meditema, eble serĉanta vian enan pacon? Partoprenu IJF-n kaj Gianfranca instruos al vi la bazojn de Jogo. Ni certas ke vi revenos hejme....malsamaj!

Gianfranca estas la Estraranestrino de IEJ. Ŝi praktikis longtempe jogon kaj atendas vin al IJF por kuracigi viajn animojn


KANTATELIERO


  • Stephan "Stefo" Schneider instruas kantojn el sia repertuaro por kune muziki. Kunportu vian voĉon kaj/aŭ instrumenton!

LIBROKRUCIGO
Librokrucigo (Bookcrossing) estas tutmonda movado por senpaga librotransdono ĉefe al nekonataj homoj sed ankaŭ al konatoj. La esenco de "Bookcrossing" estas elliberigo de libroj en la sovaĝejon por sekvi iliajn vojaĝojn same kiel la vivojn, kiujn ili tuŝis.

Dum IJF 2012, kiu okazos en Cervia (ĉe Ravenna) ekde la 4-a ĝis la 10-a de aprilo, Julia Noe prelegos pri librokrucigo (Bookcrossing); ŝi ankaŭ kunportos librokeston por interŝanĝi librojn. Ĉiuj partoprenantoj estas invitataj kunporti librojn por interŝanĝi.

Nessun commento:

Posta un commento