lunedì 12 marzo 2012

La programo de IJF 2012: Noktaj koncertoj

ROĈJO

Roĉjo estas tre praktika homo. Li ludas fluton, ĉar orgenon ne eblas kunporti per EasyJet. Li ludas sian muzikon parkere, ĉar tiel li ne bezonas kunporti librojn (kaj ne povas perdi ilin). Kaj li verkis por tiu ĉi koncerto ses tute novajn pecojn, ĉar aŭskultantoj plendis, ke li tro ofte ludas la samajn, kaj do nun Roĉjo ludos pecojn ĉiujn neniam aŭditajn antaŭe. Kontaktu la artiston, se vi interesiĝas pri privata koncerto.


GIJOM

Foto farita di Claire Hincelin
Foto farita de Sjoerd Bosga
Gijom kantas, pianludas kaj parolas. Sed ne nepre samtempe! Siajn spektaklojn ri nomas en la franca concérences, kiu estas mikso de la vortoj concert (koncerto) kaj conférence (prelego). Ri ankoraŭ ne trovis similan vortludon en espéranto, ĉar bedaŭrinde la vorto konferenco ne ekzakte samsignifas kiel en la latinaj lingvoj! Sed ne gravas la vortoj! Gijom tamen proponas en Esperantujo pli malpli la samon kiel en francparolantujo, t. e. ri aŭskultigas kanzonojn, teatrumas, rakontas, pri ilia tuta signifo kaj pripensigas nin, lasinte nin sur la nubo de niaj propraj sentoj.

Gijom ankoraŭ nenion registris, sed ĵus lanĉis projekton por, ke ni mem, aŭskultantoj, produktu rin per mondonoj. La registraĵojn tiel faritajn, Gijom lasos libere elŝuteblaj al ĉiuj. Sciu pli vizitante la retpaĝaron: https://sites.google.com/site/minproduktasvi


MAMA AFRIKA


Ekde 1999 MaMaAFR!KA estas la nomo de grupo kiu miksas regeon, punkon kaj repon en pluraj lingvoj ludante ĉie, de stratoj ĝis trinkejoj, de diskejoj ĝis socialaj centroj, ĉiam gardante sian supersubgrundemon kaj restante forsceneje.

Inter 2009 kaj 2011 la projekto kreskiĝis kaj pluŝanĝigis forme, proksimiĝante ankaŭ al latinamerika sonaro kaj moviĝante preter la limoj de nigra muziko, fandante plejdiversajn stilojn en unueacan sonlingvaĵon ĝuste en stilo monda/paĉanka. La muzikgrupo ŝanĝis sian nomon al "MaMaAFR!KA12: La Karovana Magicah…". Praktike ĉi tiu grupo estas aro de tri malsamaj spertoj kuniĝantaj en unueca kolora kaj neantaŭvidebla tujprojekto.
Dekomence MaMaAFR!KA estas tre atentaj al socialaj temoj kiel integriĝo, konsciencrevigligo kaj kultura revolucio, ekzemple subtenante energian sendependocon kaj mondpacon.

Anoj konstantaj, interŝanĝeblaj kaj kunlaborantoj:
  • CiCO (MC kaj kantitsto de RoyPaci&Aretuska ekde 2006)
  • SLY (nekredebla basgitaristo kaj sangfratelo de CiCO)
  • Jakinta (the King of Raggamuffin en Kalafreeka kun akordiono)
  • Manu Dimba (angola drumisto de kongolanda deveno kun funko en la sango)
  • Peppe Siracusa (inta gitaristo kaj aranĝisto de RoyPaci&Aretuska, 99POSSE)
  • Nilza Costa (mistika brazila kantistino)
  • Teppa Boy (la "teknikisto" ĉe la drummaŝino)
  • Jump a.k.a. Pool (historieca elektromagnetikgitaristo de la bando)
  • Lizzy (organizas la moviĝojn kaj mastrumas la kontaktojn)

MARTIN WIESE

Martin Wiese estas veterano en la mondo de esperanta muziko. Dum mallonga tempo li estis membro de la legenda bando Amplifiki, sed baldaŭ­ forlasis la bandon por kune kun aliaj svedaj esperantistaj muzikistoj fondi Persone, kiu dum preskaŭ­ dudek jaroj estis la plej fama esperanta rokbando kaj eldonis plurajn albumojn kun nur originala muziko en esperanto.

Post ke Persone malaktiviĝis, Martin persiste daŭ­rigas la mision pri altnivelaj kantoj en esperanto. Plej ofte sola kun akustika gitaro, sed foje kun plena rokbando nomata Martin kaj la talpoj. Sub tiu nomo li eldonis ĝis nun unu albumon nomata Pli ol nenio. Entute li verkis ĝis nun pli ol kvindek originale esperantaj kantoj, inter ili furoraĵoj kiel Liza pentras bildojn, Pli ol nenio kaj Tro longe.

En IJF li koncertos sole kaj akustike, miksante novajn kantojn kun malnovaj por vespero kun ambaŭ­ roka energio kaj dolĉa melankolio.



PATRIK (PIEĈJO) AUSTIN





Post la mondfuzia tria albumo, Trajn' nenien, Dolchamarano Piechjo vendis la
muzikinstrumentojn kaj aĉetis elektrajn butonarojn, per kiuj li nun koncertas. Ĉu legenda sukceso au prilegenda fiasko? Vidu la novegan "kontrolismo"- spektaklon unuaoportune en Esperantio.
 
 
 
STEPHAN "STEFO" SCHNEIDER

Dum la ĉi-jara IJF Stephan "Stefo" Schneider gitarludas kaj kantas en Esperanto propre verkitajn kaj traduktiajn kantojn de The Beatles (Anglujo), Die Ärzte (Germanujo), Elisa (Italujo) kaj aliaj. Foje la tekstoj adaptiĝis propre por Esperanto-renkontiĝoj (ekzemple "Esperanto 'stas…")

Nessun commento:

Posta un commento