lunedì 12 marzo 2012

La programo de IJF 2012: Ekskursoj

Prelegoj, kursoj, laborgrupoj, debatoj, muziko, teatrumado, nenifarado... ĉio ĉi okazas dum IJF. Baldaŭ enretiĝos skizo de la ĉijara programo: pliaj detaloj estos aldonitaj iom post iom. Sed memoru: nenio estas deviga dum IJF, kaj ĉiu elektas por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon!

Helpe de la lokaj komunumestroj, ni klopodas vizitigi la plej allogajn turismajn belaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime oni eskursas unufoje duontage kaj unufoje tuttage.

GRAVA NOVAĴO

IJF proksimiĝas kaj kun ĝi la ekskursoj al la romia eksĉefurbo Raveno kaj al la plurmiljara Respubliko de San-Marino. Ĉu vi volas ŝpare partopreni ilin?

Aliĝonte surloke, la prezo de unuopa ekskurso estos 14€, sed se vi antaŭaĉetas ekskurson ĝis la 1a de aprilo, la poprezo estos nur 12€, dum se vi antaŭaĉetas ambaŭ, vi sume pagos nur 21€!

Kiel antaŭaĉeti? Se vi jam antaŭpagis vian kotizon ni prenos le koston de la ekskurso el ĝi*, dum se vi ankoraŭ ne antaŭpagis... faru tuj ĝis la 31a de marto por ne pagi pli altan kotizon!
KONTAKTU LA IJF-TEAMON (aŭ la administristo de IJF)


Ĝis IJF! :)

La IJF-teamo


*Ekzempla klarigo: se vi antaŭpagis 30€ kaj antaŭaĉetas la du ekskursojn, 21 € estos por la ekskursoj kaj 9 el via kotizo, do se via baza kotizo estus 165€, vi surloke devos pagi 156€.
DUONTAGA EKSKURSO: RAVENO



En la pasinteco estis trifoje la ĉefurbo de Italio, hodiaŭ Raveno estas  la plej granda kaj historie grava urbo de tuta Romanjo. Rigardu la lastan eron de la Roma Imperio kaj vizitu la urbo kiu ejas la korpon de la famega poeto Dante Alighieri

TUTTAGA EKSKURSO: RESPUBLIKO DE SAN-MARINO




La Respubliko de San-Marino troviĝas en la Centritalio, fora preskaŭ 10 km el la Adriatika Maro.La San-marina lando (61 kmq) estas precipe montara kaj staras sur la monto Titano. Estas vera lando-ene-lando kaj dum sia historio siaj turoj ĉiam montris eksterordinaran gastigadon, kaj neniam partoprenis militojn. Veraj esperantistoj metas flageton sur ciuj landoj, kiuj ili vizitas, venu ankaŭ vi!

Nessun commento:

Posta un commento