Prelegoj, kursoj, laborgrupoj, debatoj, muziko, teatrumado... ĉio ĉi okazas dum IJF. Baldaŭ enretiĝos skizo de la ĉijara programo: pliaj detaloj estos aldonitaj iom post iom. Sed memoru: nenio estas deviga dum IJF, kaj ĉiu elektas por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon!
Ĉeestos ĉijare multaj spertuloj, delongaj amikoj kaj kunuloj en adventuroj kaj misadventuroj:
La verda koloro signifas ke tiu ĉi preleganto donos kontribuaĵojn rilatajn al la tema programo
La * signifas ke ĉi tiu temo estas rilata al la tema programo(je alfabeta hordo)
DAVIDE ASTORI
- Kurso pri Hinda lingvo kaj kulturo: en internacia konteksto tute ne povas manki rilatojn al la azia kulturo. Ni ekos je Barato.
- Sanskrito en hindeŭropa kunteksto
- Notoj pri la sanskrita morfologio
- Jogo kaj reenkarniĝo en la Gita
- Notoj pri esoterika kuracscienco
- *Prelego: novaj ideogramoj. Inter tioj kioj estas ligitaj al la serĉado de ilo por universala komunikado, malplej trastudataj estas semasiografioj kaj pasigrafioj. Per prezentado de la konceptoj "lingva signo", "simbolo", ikono", prezentitos valoroj kaj funkcioj de la ideografiaĵoj, bildografiaĵoj, vortografiaĵoj kaj leksikografiaĵoj, ankaŭ cele al kreado de ebla universala skribmaniero, ante kelkajn komparojn kun klasikaj sistemoj (la ĉina skribmaniero, la grafika sistemo de la malmoderna egipta) kaj pridiskutante kelkajn pli modernajn proponojn (el kiuj almenaŭ blyssimbolics-on).
- Prelego: Homaranismo: por humana kaj neŭtrala religio. Kion komencigis Zamenhof?
GIANMARCO BRUNIALTI MASERA
- *Prelego: El lingvaĵo ĝis objektoj, el objektoj ĝis linvaĵo: konceptaj monstroj inter formo kaj enhavo.
Ekde la plej fora antikveco kaj surbaze de aro da malsamaj perspektivoj, la historio de filozofia kaj scienca pensado estas plenplena je adaj klopodoj malkaŝi pli malpli sistemecan strukturon de la realo kiu ĉirkaŭas nin. Ĉu la sciencaj esploroj celis rekte al ĝiaj objektaj enhavoj, ĉu al la plej diversaj formoj en kiuj ĝi prezentiĝas al racia ulo, unu el la fundamentaj ekirpunktoj estis ofte studado, serĉado kaj kreado de lingvaĵoj raciaj – taŭgaj kaj neambiguaj – kiuj oficu kiel ideala koncepta laborkadro por malkaŝigi la proprecojn kaj strukturojn de la realo. Tamen, la debato mem pri eltrovo de tiu characteristica universalis ŝovigas al pli profunda esploro pri la bazoj kaj teoriaj intencoj kiuj konsistigas ĉi tiun debaton: ekzempla kazo kiun oni volas prezenti estas tiu pri la ontologi-metafizikaj alprenoj de Gottlob Frege, fone de lia logikisma programo ena de la filozofi-matematikaj kvereloj de la lasta parto de la deknaŭa jarcento, en konstruado de formala lingvaĵo kiu povigu precize evidentigi kaj malkaŝigi la logikajn fundamentojn de rezonado kaj de natura lingvaĵo mem (Ideografiaĵo). Antaŭ tio ĉi kontraŭmetitos la prezento de la formala sistemo de Stanislaw Lesniewski, kiu naskiĝas de malaj teoriaj alprenoj kaj kiu direktiĝas al profunda metafizika reprilaborado kaj de la objektoj kaj de ilia konceptigo.
GIORDANO FORMIZZI
- *Prelego: Komenio
Jan Amos Komensky (1592-1670), havis Ĉeĥujan originon. Li estas konata kiel instruisto, pedagogisto, kaj kiel filozofisto kaj reformisto. Tiu ĉi multeco de interesoj kondukis lin al universaleca koncepto de scio, filozofio kaj pedagogio. Liaj verkoj estas multegaj kaj kelkaj ne estis ankoraŭ publikigitaj. Komence li verkis ĉeĥlingve, sed poste, konsekvence kun l'universaleco de sia pensmaniero, li skribis ĉiam kaj sole en la universala lingvo de sia tempo: latino. Tiu ĉi lia estis pragmata elekto; fakte li pensis krei "universalan lingvon" por atinĝi ĉiujn homojn en la mondo.
Li komencis ĉi tiun projekton, sed ne finis ĝin pro multaj personaj, familiaj kaj sociaj problemoj. Kiam anglaj revoluciuloj de la milito far Olivero Kromvelo kontraŭ la monarkio petis lian opinion pri plano de soci-politika reformo, li respondis surbaze de tiuj ĉi 4 punktoj:
Necesas universala lingvo kiu ebligu al ĉiuj homoj interparoli, tiel, ke estos nek loko nek homo kiuj ne atingitos de ĝi.
- Necesas universala lernejo: por ĉiuj homoj; tie kie estas homo, estu ankaŭ lernejo;
- Necesas skribi universalajn librojn, akcepteblajn de ĉiuj, taŭgajn por ĉiuj;
- Necesas universala konsilantaro (centro) kiu kolektu ĉiujn akirojn de homa penso, kaj diskonigu ilin;
Hodiaŭ UN citas lin kiel eminentulon, kies kulturo estas tuthomara heredaĵo.
MICHELE GAZZOLA
- Prelego: Ekonomio de la lingvoj: Kio ĝi estas? Ĉu ĝi gravas?
Oni pensas al ekonomiko kiel scienco kiu okupiĝas pri profito, pri la leĝo pri propono kaj postulo (ofertado kaj mendado), pri prezoj, interezoj aŭ pri internacia komerco. Tio estas vere. Sed ekonomiko estas ankaŭ metodo, kiu donas specialan aliron al la studo de la homa agado kaj al la problemo de elektoj, ankaŭ pri lingvoj kaj lingvo politikoj. Tiu ĉi prelego donas enkondukon en la interesan fakon kiu nomiĝas "ekonomiko de la lingvoj".
FEDERICO GOBBO
- *Prelego: Alan Turing kiel filozofo de lingvaĵo
Alan Turing, kies centan datrevenon ĉi-jare oni festas ĉie tra la mondo, estas konata kiel la patro de informadiko. Kiel li fondis ĉi tiun fakon kaj kial? La prelego celas montri, ke Turing ĉiam taksis la gravecon de la homa kapablo uzi lingvaĵon altgrada, ekde la solvo de la decidoproblemo de Hilbert, kiu portis al la abstraktaj aŭtomataj maŝinoj, ĝis la Imitado-Ludo, kiu fondis Artefaritan Inteligentecon.
ROGIER "ROĈJO" HUURMAN
Roĉjo estas tre praktika homo. Li
ludas fluton, ĉar orgenon ne eblas
kunporti per EasyJet. Li ludas sian muzikon parkere, ĉar tiel li ne bezonas kunporti librojn (kaj ne povas perdi ilin). |
-
Prelego: Fiziko
Fiziko estas la scienco de la naturo, de ĝiaj plej fundamentaj leĝoj
kaj de la plej grandaj kaj plej malgrandaj fenomenoj. Pri tio ne temas
la prelego: Roĉjo, magistra studento pri fiziko, koncize klarigos la
bazajn konceptojn tiel, ke espereble ĉiuj komprenos. Kaj spertuloj pri
fizikoj povas lerni la ĝustajn terminojn en la internacia lingvo.
GUNTER NEUE
- Kurso de Esperanto 2: Progresanta kurso pensita precipe por perfektigantoj kaj esperantistoj kiuj ne konsideras sin baznivelaj
- Perlumado: lernu kun Gunter kiel interplekti fadenojn kun koloraj perletoj por fari diversajn modeloj de bestoj
C. REALE
- Kurso de Esperanto 1 (komencanta kurso): baza kurso de esperanto, pensita precipe por komencantoj
- Matematikaj ludoj: Se via kutima revo estas lerni novajn ludojn pri numeroj aŭ kalkuloj, vi estas en la rekta loko
- Mondaj Strategiaj ludoj: Ĉu Ŝakoj? Malnovaj. Ĉu Damludo? Malmojosa. Nia mondo havas ludojn, kiujn vi neniam priaŭdis. Provu ilin kune kun ni!
MANUELA RONCO
- Kurso de Itala: nekutiman vojaĝon en la italajn lingvon kaj kulturon. Ĉu vi volas koni la insidojn de la itala prononco, lerni kiel konjugacii la verbojn, kaj samtempe malkovri la recepton de la perfektaj spagetoj? Ĉu vi volas provi gestadi kiel vera loĝanto de la "Bela Lando"? Ĉu vi ne certas scii kiel taŭge konduti je ĉiu okazo, kiam vi estas en Italio? Tio, kaj multo alia, atendas vin en la IJF.
- Urba ludo: Por konatigi vin plibone kun la urbo kiu nin gastigas, Manuela kaj Roĉjo pretigos por vi mojosan urban ludon. Pretigu vin koni Ĉervjo plibone ol multaj ĉervjanoj
- Interkona Vespero: kia estas la plejbona maniero por koni novajn amikojn dum la unua vespero ĉe la festivalejo? Facila respondo: sekvu Manu.
STEPHAN SCHNEIDER
- Prelego: Esperanto fajnigita.Stephan "Stefo" Schneider prezentas Esperanton laŭ fikcia vidpunkto, kvazaŭ ĝi havus lingvan historion kun eksmodiĝinta ortografio (ekzemple "changio" anstataŭ "ŝanĝo") kaj evitindajn dialektaĵojn kun gramatikeroj ne tute laŭfundamentaj (ekzemple "balde" anstataŭ "baldaŭ"). Esperanto Fajnigita baziĝas sur la fikcia ideo, ke Esperanto estas unuiga reformo de pluraj pontolingvoj por la slavaj (rusa, pola ktp.), la ĝermanaj (angla, germana, nederlanda ktp.) kaj la latinidaj (itala, franca, hispana ktp.) lingvoj kun trajtoj el aglutinaj lingvoj (ekzemple la japana lingvo). Flanke tuŝiĝas reformproponoj kaj "retrostilaj" (ekzemple Ido) kaj "avangardaj" (ekzemple Toki Pona) sen perdi el la fokuso Tradician Esperanton kaj ĝian netuŝeblan Fundamenton.
GIORGIO SILFER
- Studrondo: La historio de la esperanto-komunumo.
La fenomeno esperanto estas 125-jara. Sed kiel evoluis Esperanto mem, nome la lingva kolektivo, dum pli ol jarcento? Giorgio Silfer proponas sinoptikan tabelon, tiel ke per sinteza rigardo eblas analizi tiun evoluon. Kompreneble ni renkontos datojn, nomojn, eventojn; sed ankaŭ originalajn komparojn. Ekzemple, kial (la preskaŭ samtempa) cionismo "venkis", kaj esperantismo ne? Demandoj kaj respondoj kompletigos la prezenton. La rondanoj rajtos reteni la studmaterialon, kontraŭ la modesta sumo de du euroj.
Nessun commento:
Posta un commento