lunedì 12 marzo 2012

La ejo de IJF 2012

La ĉijara festivalejo estas:

Hotel Tania
Kompreneble ni pendigos esperantan flagon.
Tiel vi tute ne povos erari ;)
Via Cerere, 4
48015 Cervia (RA)
 
[Tel] +39 0544 971243
nur 100 metroj fora el la maro, 4 etaĝoj, ĝardeno por koncerti, danci, kaj amuziĝi
Borisa vidaĵo el la amasloĝejo

Vidaĵo el la amasloĝejo ;)

Stacidomo de Ĉervjo. Je erarpruvo!
La estraro laboras por vi. En la suno kaj varmo de Ĉervjo, laboro ne tro malfacilas

La ĉijara temo de IJF

«Novaj lingvaĵoj por novaj komunikiloj» de Leibniz al Zuckerberg, tra Turing.



Lingvoj ŝanĝiĝas; dum sia historio homo renkontas epokajn ŝanĝojn kiuj kaŭzas je evoluo, kaj ĉi-tiu evoluo kaŭzas je modifo je la eksprim- kaj komunikmaniero. Ĉu la serĉado je iu perfekta lingvo, kiu jam Leibniz antaŭ 300 jaroj ekumis kaj Alan Turing pluumis per siaj esploradoj en kampo de artefarita inteligenteco kaj logiko kaj kiu tiom apude rilatas kun esperantistoj, ankoraŭ estas aktuala en mondo de komputiko kaj de Vizaĝlibro, de mallongigoj kaj de la angla lingvo?

Alan Turing Year 2012